Fabrice Luchini

Fabrice Luchini
Persona informo
Aliaj nomoj Fabrice Luchini
Naskiĝo 1-an de novembro 1951 (1951-11-01) (72-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Emma Luchini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmaktoro
kuriero
teatra aktoro
tondisto
televida aktoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Fabrice LUCHINI (​[fabʁis lykini]; denaske Robert Luchini; 1a de Novembro 1951) estas franca aktoro de teatro kaj de kino. Li aperis en filmoj kiel Potiche, Les Femmes du 6e étage, kaj en Dans la maison. Pro sia rolo en la filmo de 2015 nome L'Hermine li ricevis la premion Coppa Volpi per la migliore interpretazione maschile (Plej Bonkvalita Aktoro) en la 72a Festivalo de Venecio.[1]

Lia unua kinrolo estis en Tout peut arriver en 1969. Li poste aperis en la filmo de Éric Rohmer nome Le Genou de Claire en 1970 ludante malgrandan rolon kiel adoleskulo. Li poste aperis en la filmoj de Rohmer nome Perceval le Gallois kaj Les Nuits de la pleine lune, kaj ankaŭ en filmoj reĝisoritaj de Nagisa Oshima, Pierre Zucca, Claude Lelouch, Cedric Klapisch kaj Édouard Molinaro. En 1990 li aperis en la filmo de Christian Vincent nome La Discrète.

  1. "LIVE: The winners of the 72nd Venice Film Festival". Alirita la 12an de Septembro 2015.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne